Nebulkaptilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nebul-kaptilo)

Nebulkaptilo estas retaĵo, en kiu kondensas nebulogutoj, por akiri daŭran trinkakvoprizorgon. Tiu tekniko iĝis konata pro ties establo en la ĉilia vilaĝo Chungungo en la 4-a regiono, 73 km norde de la urbo La Serena.

La dezerta nebulo (hispane camanchaca) trafas ĉe monta kresta trapasejo nome El Tofo la retaĵon en alto (super marnivelo) de 900 m kruce al la dominanta ventodirekton. La gajnata akvo fluas tra konduka sistemo al la vilaĝo. Tio igis la fiŝistan vilaĝon sendependa je akvotransporto.

La konstruo de la unuaj nebulkaptiloj okazis en 1987 kaj pli poste per financa apogo de Eu kaj Kanado. En 2003 per apogo de la aŭstarala ambasadejo de Ĉilio, oni instalis novan nebulkaptilon en Chañaral en Atakama-Dezerto. Pliaj troviĝas en Peruo (Las Cuchillas), Namibio, Nepalo, Gvatemalo, Haitio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]