Neceseja papertenilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neceseja papertenilo kun klapo

Neceseja papertenilo estas objekto kiu tenas rulon da neceseja papero sur faciluza loko apud la neceseja pelvo. En ĝia plej simpla formo ĝi estas bastono sur kiu oni metas la rulon da papero. Plej ofte la tenilo ankaŭ havas klapeton kontraŭ kiu oni facile povas deŝiri la paperon.

En multaj mastrumadoj la papertenilo kaj la tenilo por la neceseja broso havas samspecan fasonadon, kelkfoje ankaŭ en kombinaĵo kun la bretetoj sub la speguloj.