Negu Gorriak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Negu gorriak)

Negu Gorriak [nEgu gor:Iak] ("Ruĝaj Vintroj") estas eŭska plurĝenra grupo, kies unua albumo eliris en 1990. La membroj de la grupo antaŭe ludis en la grupo Kortatu. Iliaj kantoj kutime havas tekstojn en la eŭska lingvo, kiuj montras fierecon pri la eŭska identeco kaj estas ĝenerale politikaj kaj maldekstraj. Ili estas konsiderataj unu el la plej gravaj eŭskaj rokgrupoj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Negu gorriak signifas laŭlitere "la vintroj ruĝaj", laŭsence "malmildaj vintroj", laŭ citaĵo de Bertoldt Brecht.

Dum la naŭdekaj jaroj ili estis kverelitaj de estro de polico Guardia Civil, ĉar, en unu el iliaj kantoj, ili afirmas, ke la kolonelo vendis kokainon. Tamen la policestro estis sekve arestita laŭ tiu sama akuzo, kaj la grupo estis deklarita senkulpa post proceso.

La nomoj de la membroj de la grupo estas: Fermin Muguruza (kantisto), Iñigo Muguruza (frato de Fermin, gitaristo), Kaki Arkarazo (gitaristo), Mikel Anestesia (basisto), Mikel Bap (drumisto).

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Negu Gorriak (1990)
  • Gure Jarrera (1991)
  • Gora Herria (1992)
  • Borreruak Baditu Milaka Aurpegi (1993)
  • Hipokrisiari Stop! (1994)
  • Ideia Zabaldu (1995)
  • Ustelkeria (1996)
  • Salam Agur (1996)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]