Nigra Cervo
Nigra Cervo aŭ Hehaka Sapa (naskiĝis verŝajne en decembro 1863; mortis en aŭgusto 1950) estis wichasha wakan (ŝamano, sankta viro) de la Lakotoj. En la jaro 1876, nur 12-jara, li partoprenis la batalon de la malgranda kornego. La amasmurdon de Wounded Knee en 1890 li supervivis, sed estis grave vundita.
Citaĵo
Neforgeseblaj estas jenaj vortoj de Nigra Cervo: "Ne gravas, kio okazos al via korpo, ĉar kiam ĝi mortos, nur herbo kreskos sur ĝi! Via animo, ĝi ĝuu!"
Verkoj
- Nigra Cervo - Mi vokas mian popolon (skribta de John Niehardt)
- Nigra Cervo - La sankta pipo (skribita de Joseph Epes Brown)
- La sesa avo: Instruoj de Nigra Cervo transdonitaj al John G. Neihardt
- Nigra Cervo - viro kun vizio (skribita de Carol Greene)