Nitrita acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strukturo de nitrit-acida molekulo

Nitrita acidoNitroza acido (HNO2) estas malstabila kemiaĵo, malforta acido; oni produktas ĝin nur en formo de malvarmaj, maldensaj akvaj solvaĵoj. Ĝi estas utila kemiaĵo: Oni transformas la aminojn per nitrita acido al diazoniaj kombinaĵoj, bazmaterialoj de azokolorigaĵoj.

Oni estigas ĝin per acidigo de ties iu salo – nitrito –, ĉar la saloj estas pli stabilaj kombinaĵoj. Dum malkombino estiĝas – krom akvo – nitrata acido (HNO3) kaj nitrogena monoksido (NO): . Ĝi povas reagi kaj kiel oksidada kaj kiel redukta kombinaĵo: La nitrogena atomo povas akcepti kaj fordoni elektronojn (ekz. la nitrita acido oksidas la jod-jonon al elementa jodo, dum reduktas la bromon al bromjono).

Vidu ankaŭ