Noktopapilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
specio Hadula trifolii, tipa noktopapilio

La noktopapilioj estas grupo malgrandaj insektoj el la ordo de lepidopteroj kaj la - ne tre preciza kaj tial pridisputata - subordo de heteroceroj. La noktopapiliaj flugiloj estas mallarĝaj, iom pintaj kaj kun longaj franĝoj. La larvoj de kelkaj specioj detruas foliojn de arboj, aliaj vivas en domoj kaj detruas vestaĵojn.

Multaj noktopapilioj pasigas la tagon dormante en arboŝelo.