Norðskáli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mallarĝa markolo Sundini kun la ponto. Proksime Norðskáli, malproksime montoj de Streymoy

Norðskáli (alinome Norðskála, dane Nordskåle) estas vilaĝo sur insulo Eysturoy de Ferooj. Ĝi havas ĉ. 250 loĝantojn.

La vilaĝo situas sur la okcidenta parto de la vilaĝo, apud markolo Sundini. Sude de ĝi, oni konstruis en 1973 la Streymin-ponton, interliganta Streymoy kaj Eysturoy. La preĝejo de la vilaĝo estis konstruita en 1932, ĝiaj domoj estas tipe novkonstruitaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua skriba mencio okazis en 1584.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Norðskáli situas norde rekte de orienta pontofino de la Streymin-ponto. Oni povas trafiki al okcidento tra la ponto al Streymoy, al norda Eiði, al suda Oyrarbakki, al oriento tra la tunelo ’’Norðskálatunnilin’’ plu al suda kaj orienta parto de la insulo.