Norda mara vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transportado de ŝarĝoj per la Norda mara vojo (ruĝa linio) kaj per alternativa vojo tra Sueza kanalo (la blua)

Norda mara vojo (ruse Се́верный морско́й путь) estas la plej mallonga vojo inter la Eŭropa parto de Rusio kaj la Orienta Azio, grava tuteca transportejo de Rusia Federacio en Arkto.

La vojo de Sankt-Peterburgo al Vladivostok per la Norda mara vojo estas pli ol 14 mil km (per la Sueza kanalo pli ol 23 mil km).

La Norda mara vojo priservas la havenojn de Arkto kaj la grandaj riveroj de Siberio (alporto de hejtaĵo, ilaro, nutraĵo; elporto de ligno kaj fosaĵoj).

La ĉefa obstaklo al navigado laŭ la Norda mara vojo estas glacio. Tamen modernaj glacirompiloj ebligas, ĉe bezono, organizi eĉ tutjaran transportadon. Reale la Norda mara vojo malofte estas uzata dum la plej malvarmaj monatoj de la jaro.

Estonte graveco de la Norda mara vojo povas altiĝi pro planata ekspluatado de kelkaj enmaraj trovejoj de nafto kaj mineraloj (i. a. Ŝtokmana gaskampo en la Barenca maro).

Ŝablono:Ĝermo-geografio