Nova Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova Jerusalemo

En la Biblio, la Nova Jerusalemo (ankaŭ nomata la tabernaklo de Dio, sankta urbo, urbo de Dio, ĉiela Jerusalemo, kaj supra Jerusalemo aŭ Ciono), estas laŭlitera urbo aŭ bildigita rekonstruado de la fizika Jerusalemo. Tia grava renovigado de Jerusalemo estas grava afero en Judismo, Kristanismo, kaj Bahaismo. Kiel karakterizaĵo de Apokalipso, la Nova Jerusalemo estas grava en la kristana eskatologio kaj la teologio. La Nova Jerusalemo ankaŭ influis la kristanjan filozofion kaj mistikismon.

Multaj religiaj tradicioj en judismo kaj kristanismo, ekzemple la fundamentistaj kristanoj kaj ortodoksaj judoj kaj kristanoj, kredas je la laŭlitera renovigado de Jerusalemo kiu okazis ĉe la Templa Monto laŭ kelkaj bibliaj profetaĵoj. Aliaj pli moderigitaj kristanoj kaj judoj kredas ke la Nova Jerusalemo estas simbola aŭ kredas ke la renovigado jam okazis aŭ ke tio okazos en alia loko.

En la Bahaa Kredo, la Nova Jerusalemo ne temas pri urbo kiu malsupreniros el la ĉielo, sed la revelacio de Dio. Laŭ Shoggi Effendi, la Nova Jerusalemo estas Kitáb-i-Aqdas, la Plej Sankta Libro, revelaciita de Bahá'u'lláh.