Nudpieda Gen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nudpieda Gen (japanlingve :はだしのゲン [hadaŝi no gen]) estas mangao de Nakazawa Keiji pri la atombombado de Hiroŝimo. Ĝi estas baziĝanta realan sperton de la verkisto dum la Pacifika Milito kaj vivo post la milito. La verkisto perdis siajn patron kaj gefratojn pro la atombombado kiel la ĉefrolulo Gen.

Eldono

Nudpieda Gen originale aperis kiel serio en 1973 en la mangaa gazeto Shukan Shonen Jump, kiu antaŭe publikigis la aŭtobiografan rakonton Ore wa Mita (おれは見た; Mi vidis ĝin) de Nakazawa. Post jaro kaj duono, la serio nuliĝis kaj moviĝis al tri aliaj malpli disvastigitaj gazetoj: Shimin (Civitano), Bunka Hyoron (Kultura kriticismo), kaj Kyoiku Hyoron (Eduka kriticismo). Ĝi aperis libre en Japanio ekde 1975, kaj Nudpieda Gen estas la unua libro en la serio.

Traduko

Anglalingva grupo (Project Gen) ekis en 1976 traduki ĝin en la anglan; la unuaj kvar libroj ekzistas angle. Esperantalingva grupo (Rondo Gen) eldonis la unuan libron en Esperanto en 1982; ĉeftradukisto estis Izumi Yukio. Alie, Franclingva, Germanlingva, Itallingva, Korealingva, Ruslingva, Hispanlingva kaj Indonezialingva versioj estas jam eldonataj.

Serio sur Gazetoj

Filmoj

Ĝis nun tri filman serion reĝisoris Yamada Tengo.

  • Hadashi no Gen はだしのゲン (1976)
  • Hadashi no Gen: Namida no Bakuhatsu はだしのゲン 涙の爆発(1977)
  • Hadashi no Gen: PART3 Hiroshima no Tatakai はだしのゲン PART3 ヒロシマのたたかい(1980)

Animeoj

Eksteraj ligiloj