OK Boomer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"OK Boomer" (kelkfoje esperantigita per okej bumero) estas anglalingva frazo kaj memeo, kiu populariĝis inter junuloj en 2019. Ĝi estas uzata por moki la sintenojn stereotipe atribuitajn al la generacio de la bumeroj. La frazo unue ricevis vastan atenton en TikTok-filmeto de 2019, kiam ĝi estis uzata kiel respondo al maljuna viro, sed la frazo jam ekzistis antaŭ tio. Iuj konsideras ĝin aĝisma. Ĝi estis uzata de Chlöe Swarbrick, membro de la Parlamento de Nov-Zelando, kiel respondo al alia membro.