Objektema Paskalo
El Vikipedio
Objektema Paskalo estas aldonaĵo de Paskalo por aldoni al la lingvo objekteman programadon. Ekzistas pluraj dialektoj nomataj objektema Paskalo, sed la termino kutime temas pri la dialekto de Delphi (la grafika programilo de Embarcadero Technologies).
La unua dialekto de objektema Paskalo estis kreita de Apple Computer kun kunlaborado de Niklaus WIRTH. Pli malfrue Apple sendis al ANSI skizon por malsama dialekto, kiu neniam normiĝis. Tamen la dialekto de Delphi estas bazita sur (sed malsama ol) tiu skizo. La lasta versio, Delfio 2009, uzas unikodon.
Jen estas ekzemplo de objektema Paskalo (de Delphi):
program Ekzemplo; type TAuto = class private FJaro: integer; FKoloro: String; function AkiriJaron: integer; function AkiriKoloron: String; public property Jaro: integer read AkiriJaron write FJaro; property Koloro: String read AkiriKoloron write FKoloro; end; var Auto: TAuto; function TAuto.AkiriJaron: integer; begin AkiriJaron := FJaro end; function TAuto.AkiriKoloron: String; begin AkiriKoloron := FKoloro end; begin Auto := TAuto.Create; Auto.Jaro := 2005; Auto.Koloro := 'Verda'; WriteLn('Jaro: ', Auto.Jaro); WriteLn('Koloro: ', Auto.Koloro); Auto.Free end .
Modernaj tradukiloj inkluzivas Embarcadero Delphi (Delfio), Free Pascal (Libera Paskalo) kaj Virtual Pascal (Virtuala Paskalo), inter aliajn.