Oglethorpe Universitato
La Oglethorpe Universitato aŭ Universitato Oglethorpe, en angla origine kaj oficiale Oglethorpe University, estas privata subgrada universitato (liberal arts college) en Brookhaven, interna ĉeurbo de Atlanta, en la usona ŝtato de Georgio. Ĝi estis fondita en 1835 kaj nomita laŭ James Edward Oglethorpe, la ŝtata fondinto. Ĝi lernigas ĉirkaŭ milon da studentoj.
La ŝtorma petrelo estas la maskoto de la Universitato Oglethorpe.