Okcidenta Frislando
Okcidenta Frislando (ankaŭ Okcidenta Frisio; nederlande: West-Friesland; estas nuntempa regiono en la nordokcidenta parto de Nederlando, en la provinco Norda Holando.
La regiono havas areon de ĉ. 800 km², limigita de la Westfriese Omringdijk. Ĝi konsistas el la komunumoj:
nederlanda nomo | okcident-frisa nomo |
Alkmaar | Alkmar |
Andijk | Andik |
Drechterland | Drechterland |
Enkhuizen | Henkhúze |
Harenkarspel | Harenkarspel |
Heerhugowaard | Heerhugoweerd aŭ Heregeweerd |
Hoorn | Hoorn |
Koggenland | Koggeland |
Langedijk | Lengedik |
Medemblik | Memelik |
Niedorp | Nierup |
Opmeer | Obmar aŭ Opmar |
Schagen | Skagen |
Stede Broec | Stee Broek |
Wervershoof | Wurrevershouf |
Ĝi inklusivas la urbojn Hoorn kaj Alkmaar.
Dialekto
En Okcidenta Frislando oni parolas la nederlanda dialekto okcident-frisa. Ĉi tiu dialekto estas mikslingvo de la nederlanda lingvo kaj la origina frisa lingvo. Hodiaŭ ĉi tiu dialekto pli similas la nederlandan ol la frisan, sed ankaŭ estas similecoj kun la frisa.