Oliva de Plasencia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Oliva de Plasencia
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Ángel González Jiménez (PSOE)
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 295  (2008)
Geografio
Areo 89
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Oliva de Plasencia estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas oliveños. La censita populacio en 2008 estis de 295 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Oliva de Plasencia estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Ambroz, je altitudo de 416 m; je 96 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 156 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sed la plej proksima urbo estas je 15 km Plasencia, kiel la nomo de la vilaĝo sugestas. La areo de ties teritorio estas de 89 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj) kaj brutobredado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Urbodomo.
  • La preĝejo de San Blas, de la 16a jarcento kun retablo de stilo de baroko de la 18a jarcento.
  • Palaco de la Grafoj de Oliva, de la 17a jarcento.
  • Multaj romiaj skribaĵoj.
  • Ruinoj de Cáparra, je ĉirkaŭ 5 km.