Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj
Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) estas internacia societo, kiu okupiĝas pri la organizado de kulture kiel eble plej altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj Internaciaj Esperanto-Konferencoj (IEK), kiuj okazas ekde 1988. Por ebligi rektajn interŝanĝojn, la nombro de partoprenantoj al IEK estas limigita al cent kvindek; ofte kunvenas ĉirkaŭ cent homoj.
OSIEK tiel daŭrigas la organizadon de Internaciaj Konferencoj, kiujn ĝis 1987 organizis la Neŭtrala Esperanto-Movado (NEM), kiu kolektiĝis ĉirkaŭ Ivo Lapenna post la hamburgaj eventoj en 1974.
OSIEK-premio
OSIEK ekde 1990 atribuas al kulture gravaj verkoj la OSIEK-premion kaj eldonas literaturan monatan revuon La Gazeto.