Osbern de Canterbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Osbern de Canterbury (n. ĉ.1050, m. ĉ.1090) estis anglosaksa monaĥo, muzikisto kaj biografo de sanktuloj.

Vivo

Li naskiĝis en Canterbury, Kent kaj kiel infano eniris la domanaron de Godric, dekano de la katedralo de Canterbury de 1058 al 1080. Li iĝis benediktana monaĥo, kaj poste prioro, de Katedralo Canterbury, kaj estis ordinata de Lanfranc, la ĉefepiskopo. Li estis tre lerta muzikisto kaj verkis latine du librojn pri muziko: sed li konatiĝis ĉefe pro siaj latinaj biografioj de anglosaksaj sanktuloj. Vilhelmo de Malmesbury laŭdas liajn verkojn pro eleganta stilo.[1]

Verkoj

Referencoj

  1. William of Malmesbury, De gestis regum Anglorum. Sumptibus Societatis vol 2. London, 1840. p. 166