Otaviano Curvelo de Souza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Otaviano CURVELO de SOUZA (naskiĝis la 31-an de januaro 1922; mortis la 26-an de junio 2001 en Itabuna, Bahio) estis brazila esperantisto, UEA-vicdelegito kaj fak-delegito pri adventismo.

Esperanto-asocion de Itabuna li fondis en 1956. Gvidinto de multaj bazaj kursoj, verkinto de informaj gazet-artikoloj, ofta kongresano, li postlasis sian Esperanto-bibliotekon al la Ŝtata Universitato de Sankta Kruco.