Owen Chamberlain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Owen Chamberlain 2006.jpg

Owen CHAMBERLAIN (10-an de julio 1920, San Francisco, Usono- 28-an de februaro, 2006 en Berkeley, Kalifornio, Usono) estis usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko pro malkovro de la antiprotono, en 1959, kun Emilio Segrè. Ĝi estis la dua malkovrita korpusklo, kies ekziston oni supozis jam pli frue kaj kies trovo kondukis al malkovro de aliaj antikorpuskloj.

Chamberlain laboris inter 1942 kaj 1946 pri atombomba projekto de Usono. Li laboris poste en la Argonne-a Nacia Laboratorio en Ilinojo, dumtempe akiris doktoran gradon (Ph. D.) en la Ĉikaga Universitato, Kalifornia Universitato. Liaj esploraj temoj estis alfa-disiĝo, difraktado de neŭtronoj en likvaĵoj, interago de grandenergiaj korpuskloj. Li uzis kun Segrè en 1955 grandpovuman bevatronan ciklotronon por produkti antiprotonojn, en la sekvajaro pruvis eĉ ekziston de la antineŭtrono.


Ŝablono:Ĝermo-usonano