Péter Alvinczi (predikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ALVINCZI Péter [pr. alvinczi] estis hungara reformita predikisto, prireligia polemikisto naskiĝinta en Nadjenjedo, ĉirkaŭ 1570 kaj mortinta en Kassa la 22-a de novembro 1634.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Péter Alvinczi post siaj studoj en Nadjenjedo, Nadjvarado studis en Wittenberg kaj Hajdelbergo. Reveninte en Transsilvanujon li estis predikisto lasta foje en Kassa ekde la fino de la jaro 1605 ĝis sia morto. Li havis ankaŭ gravan politikan rolon kiel konsilanto kaj konstanta kortega pastro de Stefano Bocskai, poste de Gabrielo Bethlen. Laŭ onidiroj li estas la aŭtoro de la politika polemikverko Querela Hungariae, Magyar Ország Panasza (Kassa, 1619). Li havis polemikojn kun Péter Pázmány kaj Tamás Balásfi.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Egy tetetes, neve vesztett pápista… (Debrecen, 1609);
  • Itinerarium catholicum. Azaz: nevezetes vetélkedés (Debrecen, 1616);
  • Machiavellizatio (sen nomo, Kassa 1620);
  • Postilla, azaz prédikációk (I–II. Kassa, 1633–34);
  • 1604–20 közti naplóföljegyzései (red. Kálmán Benda A Ráday Gyűjt. Évk. 1955).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon