Paca kunekzisto (politiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paca kunekzisto estis termino de internacia politiko elpensita de la dirigento de Sovetunio Nikita Ĥruŝĉov por aludi al la rilatoj havendaj future inter la Sovetunio kaj Usono ene de la Malvarma Milito, kaj kiu ĝenerale akceptiĝas kiel soveta politiko en la periodo 1955-1962 el okcidenta vidpunkto, 1955-1984 el soveta vidpunkto.[1]

Ties origino estas je 1955, kiam Ĥruŝĉov iniciatis la proceson de malstalinigo de Sovetunio kaj apoge sur ekonomia kresko kiun la sovetoj deziris profiti por alproksimiĝi al okcidenta vivnivelo pere de la modernigo de la infrastrukturoj, kun garantioj, ĉar ili posedis atomarmilojn, ke ili estis sekuraj.

La Paca kunekzisto baziĝis sur la doktrino ke dum ia periodo, oni kunvivu kapitalismaj landoj samtempe kun komunismaj landoj, kaj ke por eviti mondmiliton necesas pluhavi tiun Pacan kunekziston.

Notoj

  1. Coexistencia Pacífica, en Historia Siglo XX.