Padelo
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 22 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Padelo estas plata parto de aparato interaganta kun fluidaĵo por transformi mekanikan movon al fluo aŭ fluon al mekanika movo.
Maŝinoj aŭ mekanismoj, provizitaj per funkcieblaj radoj kun instalitaj sur ili padeloj povas esti plidensigaj (kompresoroj, ventoliloj, pumpiloj) aŭ transmisiaj (turbinoj, ventoturbinoj, mueliloj, hidraŭlikaj kaj pneŭmatikaj transmisiiloj).
En la plidensigaj maŝinoj padeloj movas fluon. En la transmisiaj maŝinoj fluo de likvaĵo aŭ gaso movas padelojn.

