Papaj komisionoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Papaj komisionoj konsistas el diversgentaj grupoj de kardinaloj, episkopoj, gereligiuloj kaj laikoj ŝarĝitaj de la papoj por kontribui kun li en la regado kaj instruado por la tuta eklezio. Iliaj regantaj membroj estas nomumitaj de la papo mem. Nun (2009) tiuj papaj komisionoj estas sep. Ĉi tie oni ilin listigas kaj indikas ligilon por ĉiu el ili. Ĉiu liga enhavo estas diverlingva, ne esperanta bedaŭrinde, kaj klarigas la koncernan historion kaj la celojn kaj la agadon kaj la nunajn regantojn.

Papa komisiono malsamas al la Papa Akademio (kiu okupiĝas pri ĉiuspecaj sciencoj), Papa Kongregacio (kiu agadas kiel konstantaj ministerioj en la regado de la universa eklezio), Papa Konsilo (kies objekto estas malpli vasta kaj agado pli okaza) ol tiuj de la Papaj Komisionoj, kaj Papa Universitato.

Iliaj jura registriĝo kaj kutima agado oficiale disvolviĝas en Vatikano. Jen la listo:

  1. Papa komisiono “Ecclesia Dei” (Eklezio de Dio).
  2. Papa komisiono por la Kulturaj Ekleziaj Valoraĵoj.
  3. Papa komisiono por la Sanktaĵa Arkeologio.
  4. Papa komisiono pri la Biblio.
  5. Papa internacia teologia komisiono.
  6. Papa interministerio por la katekismo de la Katolika Eklezio
  7. Papa komisiono por la Latinameriko

Estas ankaŭ aliaj papaj komisionoj kies celoj, tamen, ne rekte etendiĝas al la tuta eklezio aŭ zorgas pri apartaj momentaj taskoj. Ekzemple, Komisiono por la Vatikana Ŝtato.

Pri iliaj nomiĝo foje, pro simpliga aŭ ignora signifo, oni ilin nomas "vatikanaj komisionoj" dum ĝuste ili eventuale nomiĝu "sanktaseĝaj komisionoj".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Papaj akademioj