Paraceratherium

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paraceratherium (rekonstruaĵo)
Paraceratherium distribution

Paraceratherium (pli frue ankaŭ BaluchitheriumIndricotherium) estis genro de antaŭhistoriaj rinoceroj kiuj apartenis al la plej grandaj terloĝataj mamuloj de ĉiu tempo. Nur kelkaj de la plej grandaj rostruloj povis atingi similan grandecon.

Kiel reprezentanto de Rhinoceratoidea, ĝi estas parenca al la hodiaŭaj rinoceredoj, sed ĝi ne havis nazkornon.

Ĝi vivis en la tempo de oligoceno ĝis en la frua mioceno en suda kaj centra Azio. Ĝia kranio mem longis 1,3 m, la tuta korpo 7,4 m kaj la postkola alteco 4,8 m. Ĝi pezis laŭ kalkuloj ĉ. 17  tunojn, estis plantovoranto.[1][2] Ĝi havis tri fingrojn je ĉiu piedo.

La unuajn ostojn de la besto malkovriĝis en 1911 Siro Clive Forster Cooper en Beluĉistano. Pliajn ostojn trovis en 1922 usona ekspedicio, nome suban makzelon kaj fragmentojn de kranio. El 365  kraniaj fragmentoj, oni povis rekonstrui kompletan kranion. Oni trovis ankaŭ fosiliojn en Pakistano kaj Mongolio.

En muzeo de paleontologio de Universitato de Kalifornio estas ekspoziciita skeleto de tiu besto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Larramendi, A. (2016). “Shoulder height, body mass and shape of proboscideans”, Acta Palaeontologica Polonica 61. doi:10.4202/app.00136.2014. 
  2. Fortelius, M.; Kappelman, J. (1993). “The largest land mammal ever imagined”, Zoological Journal of the Linnean Society 108, p. 85–101. doi:10.1111/j.1096-3642.1993.tb02560.x.