Parazitismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parazitismo estas kunvivado de du planto- aŭ bestospecioj, kiu estas avantaĝa nur por unu (parazito), malavantaĝa por la alia, sed ne detruas ĝin. Ĉe la esktrema formo de la parazitismo (parazitoidismo), la parazito detruas la majstroorganismon. Tiu estas rimarkable ĉe kelkaj insektoj (formikoj, vespoj, abeloj, muŝoj, papilioj): la femalo demetas la onojn sur aŭ en la majstroorganismon kaj la eloviĝantaj larvoj nutras sin el ĝi.

Tipoj

Oni dividas la parazitojn je ekto- kaj endoparazitoj, laŭ agadtereno.

Specifa tipo de la parazitismo estas la nestoparazitismo (kukolo, ofte elĵetas aliajn birdojn, ovojn el la nesto; brunkapa bovbirdo en Sud-Ameriko)

Alia speco de parazitismo estas la socia parazitismo inter formikospecioj. Se mem en la parazitoj vivas parazitoj, oni parolas pri hiperparazitismo (unuĉelulo en pulo de la hundo).

vidu ankaŭ: kuskuto