Parietosto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1. La parietalo en la kranio (helgriza, dekstre supre)

La parietaloj (latine: os parietale) estas ostoj en la homa kranio kiuj formas la flankan kaj supran parton de la kapo. Homo havas unu maldekstran kaj unu dekstran parietalon.

Ĉe plenkreska homo la dikeco de la parientaloj varias de 7 milimetoj je la posta parto (kie ili ligiĝas al la okcipitalo) ĝis ± 4 milimetroj je la tempioj. Tie ili limas kun la sfenoido (flava je bildo 1). Ili plue situas kontraŭ la fruntalo kaj la dekstra kaj maldekstra temporalo (ruĝa je bildo 1).

2. Ekstera parto de la parietalo (maldekstra duono)