Parko André Citroën

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forcejo en la parko André Citroën.
La ponto de la RER.

La parko André Citroën (franclingve Parc André Citroën) estas publika parko lokita en la 15-a arondismento de Parizo, ĉe la maldekstra bordo de la Sejno. Ĝi etendiĝas sur proksimume 13 hektaroj, kaj estis kreita sur la loko de eksa aŭtomobilfabrikejo de Citroën : la parko estas do nomata laŭ André Citroën, la fondinto de la firmao.

Historio

En 1915, André Citroën konstruis sian fabrikejon ĉe la bordoj de la Sejno : la fabrikejo funkciadis ĝis la 1970-aj jaroj, kiam ĝi malaktiviĝis. Per la detruo de la konstruaĵo, 23 hektaroj fariĝis disponeblaj kaj oni decidis dediĉi tiun terenon al la nova parko André Citroën. Ĝi estis kreita en la komenco de la 1990-aj jaroj kaj oficiale malfermis en 1992. Oni ŝuldas la aspekton de la parko al la desegnistoj Gilles Clément kaj Alain Provost, sed ankaŭ al la arkitektoj Patrick Berger, Jean-François Jodry kaj Jean-Paul Viguier.

Priskribo

La parko etendiĝas ĉirkaŭ centra, rektangula gazono. Ĝi estas plibeligita de du forcejoj, entenantaj ekzotajn kaj mediteraneajn plantojn.

Vidu ankaŭ