Parlamento de Albanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logoo de la Albana Parlamento

La Parlamento de Albanio (albane: Kuvendi I Shqipërisë aŭ mallonge Kuvendi aŭ Parlamenti), antaŭe Popla Parlamento (albane: Kuvendi Popullor ) estas la unuĉambra parlamento de la Respubliko Albanio. Ĝi havas 140 membrojn, elektitaj por kvarjara periodo. La balota sistemo estas fermita listo laŭ proporcia balotsistemo. Ekzistas 12 mult-membraj balotaj distriktoj proporciaj al la 12 administraj regionoj de la lando. Ene de ajna balota distrikto, la partioj devas atingi 3 procentojn da voĉoj, kaj koalicioj devas atingi 5 procentojn da voĉoj. Ĉiuj leĝoj aprobitaj de la parlamento estas publikigitaj fare de la Albana Oficiala Ĵurnalo (albane: Fletorja Zyrtare ), la oficiala ĵurnalo de la registaro de Albanio. La prezidanto estas elektita de la parlamento.