Parolspuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parolspuro - sistemo de artikulacia stenografio, kreita de Felix Von Kunowski.

Ĝenerala priskribo

Pli ĝuste, tio estas ne stenografio (skribsistemo por rapida notado de skribaĵoj, parolaĵoj) sed sistemo por akurate noti paroladon, sonadon de parolo. Pro tio estas la nomo: "spurado de parolo". La aboco de la sistemo havas signojn por marki tre diversajn sonojn, akcentojn, longecon de vokaloj. Ĝi estas adaptita por pli ol 30 lingvoj, inkluzive Esperanton.

La signoj de parolspuro estas pli simplaj ol en ordinaraj skribsistemoj. Kaj ligoj inter najbaraj signoj estas glataj kaj seninterrompaj. Pro tio parolspurado estas skribebla pli rapide. Tial tiun ĉi sistemon eblas uzi ankaŭ kiel stenografion.

Ĉefaj trajtoj

La principoj de parolspuro estas:

  • al unu sono - unu signo (fonetikeco, la literoj kiel ĉ, ĝ, c estas skribataj per simplaj: tŝ, dĵ, ts)
  • signoj por vokaloj estas skribataj desupre suben
  • signoj por konsonantoj estas skribataj supre-dekstren
  • konsonantosignoj estas grupitaj laŭ artikulacio

Vidu ankaŭ