Paul Éluard

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paul ÉLUARD [elparolu franclingve aŭ pli malpli kiel polelüAR], kiu fakte nomiĝis Eugène Émile Paul Grindel naskiĝis je la 14-a de decembro 1895 en Saint-Denis kaj mortis je la 18-a de novembro 1952 en Charenton-le-Pont. Li estis fama franca poeto.

Kiam li estis dudek-jaraĝa, li elektis sian pseŭdonimon Paul Éluard, hereditan de sia avino Félicie [FeliSI]. Li apartenis al la movado Dadaismo.

En Esperanto aperis

  • Poemaro. Trad. Christian Rivière. Nanto: La tradukinto, 2012.