Paul Keres

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paul KERES (naskiĝis la 7-a de januaro, 1916, mortis 5-a de junio, 1975) estis fama estona-soveta ŝakgrandmajstro kaj ŝakverkisto.

Keres naskiĝis en Narva, Estonio; lia frato, Harald Keres, estis fama fizikisto. Lia patro instruis Keres ludi ŝakon. Keres venkis multajn fortajn ŝakmajstrojn, por ekzemplo Vasilij Smislov kaj Miĥail Botvinnik, sed neniam povis gajni mondĉampionadon. (Li ludis en 1948 mondĉampionadan turniron, sed faris malbone: atingis nur 10,5 poentojn de 25.)

Keres mortis pro korinfarkto en Helsinki, Finlando, en 1975. Pli ol 100,000 homoj venis al lia enterigiro en Talin.


Ŝablono:LigoElstara