Paul Möhring
Paul Heinrich Gerhard Möhring (ankaŭ Paul Mohr; 21a Julio 1710 – 28a Oktobro 1792) estis germana kuracisto, botanikisto kaj zoologo.
Möhring estis kuracisto de la Princo Anhalt. En 1752 li publikigis Avium Genera, frua klopodo klasigi birdospeciojn, kiujn li dividis en kvar klasojn kaj tio montris la komencon de la moderna grupigo.