Pavel Kohout

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavel Kohout

Pavel Kohout (naskiĝis la 20-an de julio 1928 en Prago) estas ĉeĥa novelisto, dramatikisto, poeto kaj tradukisto. En la 50-aj jaroj aktiva membro de komunisma partio, ŝanĝis sian politikan sintenon en 1968 kaj en la 70-aj jaroj fariĝis kontraŭlo de oficiala reĝimo en Ĉeĥoslovakio, ĝis li estis elmigrigita al Aŭstrio. Fondmembro kaj grava aktivulo de Ĉarto 77. Patro de verkistino Tereza Boučková.

Lia plej rimarkinda verko estas dramo "Ubohý vrah"(Povra murdinto), kiu havis premieron en Broadway en 1976. Ĝi estas bazita sur mallonga rakonto Penso by Leonid Andrejev. [1] Notindas ankaŭ rememorromano "Kde je zakopán pes"(Kie enfosigitas la hundo) eld. en 1987, en kiu li priskribas cirkonstancojn de estiĝo de Ĉarto 77 kaj praktikojn de ĉeĥoslovaka sekreta polico en la 70-aj jaroj.

Literaturo


Ŝablono:Ĝermo-biografio