Pendantaj papagetoj
Pendantaj papagetoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Pendantaj papagetoj aŭ pendopapagoj (Loriculus) estas genro de papagoj, troveblaj en tropika suda Azio. Ili estas malgrandaj, averaĝe 13 cm longaj, plejparte verdaj birdoj kun mallongaj vostoj. Kapoj kaj vizaĝoj de multaj specioj havas brilan kolorigon, kiu grave helpas distingi inter individuaj specioj.[1] Inter papagoj, kaj ĝenerale inter birdoj, ili havas unikan kapablon dormi pendante renverse de arbaj branĉoj.[2]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron Loriculus enkondukis en 1849 brita zoologiisto Edward Blyth. Tipa specio de ĝi estis blukrona pendanta papageto.[3][4] La latina nomo de genro estas diminutiva formo de nomo Lorius, kiun Nicholas Aylward Vigors proponis en 1825 por lorioj.[5]
Moderna taksonomio agnoskas 15 speciojn de pendantaj papagetoj:[6]
- Printempa pendanta papageto, Loriculus vernalis
- Srilanka pendanta papageto, Loriculus beryllinus
- Filipina pendanta papageto, Loriculus philippensis
- Pendanta papageto de Bonaparte, Loriculus bonapartei
- Kamigina pendanta papageto, Loriculus camiguinensis (malkovrita en 2006)
- Blukrona pendanta papageto, Loriculus galgulus
- Granda pendanta papageto, Loriculus stigmatus
- Moluka pendanta papageto, Loriculus amabilis
- Sula-insula pendanta papageto, Loriculus sclateri
- Sangira pendanta papageto, Loriculus catamene
- Oranĝfrunta pendanta papageto, Loriculus aurantiifrons
- Bismarka pendanta papageto, Loriculus tener
- Nana pendanta papageto, Loriculus exilis
- Flavakola pendanta papageto, Loriculus pusillus
- Floresa pendanta papageto, Loriculus flosculus
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House. ISBN 1-84309-164-X.
- ↑ (1966) “Behaviour of the Blue-crowned Hanging Parrot Loriculus galgulus with comparative notes on the Vernal Hanging Parrot L. vernalis”, Ibis 110 (2), p. 145–164. doi:10.1111/j.1474-919X.1968.tb00438.x.
- ↑ (1849) “A supplemental note to the Catalogue of the Birds in the Asiatic Society's Museum”, Journal of the Asiatic Society of Bengal 18, Part 2 (32), p. 800–821 [801].
- ↑ (1937) Check-List of Birds of the World 3. Harvard University Press.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (January 2022). Alirita 21 March 2022.