Pescueza
Pescueza | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio • vilaĝo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10882 | ||
Retpaĝaro | [1] | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Vicente Granado Granado (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 164 (2008) | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 55′ N, 6° 39′ U (mapo)39.9173198-6.6481722Koordinatoj: 39° 55′ N, 6° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 330 m [+] | ||
Areo | 52 km² (5 200 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pescueza [+] | |||
Pescueza estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas pescozanos. La censita populacio en 2008 estis de 164 loĝantoj.
Situo
Pescueza estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagón, je altitudo de 330 m; je 75 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 135 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sd la plej proksima urbo estas Coria je 20 km. La areo de ties teritorio estas de 52 km². Pescueza limas kun:
- Casillas de Coria al nordo.
- Portaje al oriento.
- Acehúche al sudo.
- Cachorrilla al okcidento.
Demografio
En la jena tabelo aparas la informo de la hispana Instituto Nacional de Estadística pri la demografia evoluo de Pescueza el 1996 al 2006.
Demografia evoluo de Pescueza | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1996 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | ||||||||
246 | 224 | 213 | 205 | 201 | 189 | 185 | 176 | 167 | 165 | 159 | 164 |
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.
Monumentoj
- Preĝejo de la 16a jarcento kun muroj de ardezo.
- Du ermitejoj en ruinoj, unu ĉe la vilaĝo, tiu de Sankta Antonio kaj alia je 8 km, en El Arenal (Sablejo), dediĉita al Sankta Pedro de Alcántara.