Pierre-Gaspard Chaumette

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre-Gaspard Chaumette

Pierre-Gaspard Chaumette alinome Anaksagoro, naskiĝis en Nevers (Nièvre), la 24-an de majo 1763 kaj mortis en Parizo, la 13-an de aprilo 1794, estis membro de la Franca Revolucio.

Li alvenis al Parizo en 1790 kaj iĝis ĵurnalisto. En 1792 li estis elektita prokuroro de la Pariza Komunumo, li fondis gravan revolucian movadon kaj iĝis peranto de la popolo, la "senkulotuloj", kun Hébert. Li luktis favore al la demokratio kaj postulis kontrolon de la elektitoj. Li aliĝis al la Klubo de la Kordistoj por atingi la malaperon de la monarkio kaj oni supozas, ke li estis ateisto: atakis la nobelaron kaj la pastraron (kaj inverse) kaj defendis la malkristanigon de la socio; li estis unu el la ĉefaj defendantoj de la anstataŭigo de la katolikaj ceremonioj per la kulto al la Racio kiel diino. Dum la Teroro li akrigis siajn kritikojn, li estis arestita la 23an de marto 1794 kaj estis ekzekutita la 24an.

Referencoj

  • BOSSUT Nicole, Chaumette porte-parole sans culotte, CTHS, 1998
  • Dictionnaire historique de la révolution française, sous la direction de Jean-François Surrateau et François Gendron, PUF, 1989