Pipea
Pipea (pipeax) (hungare: Pipe, germane:Weppesdorf) estas vilaĝo en Rumanio norde de Sighişoara kaj administracie apartenas al komunumo Nadeş. En 1910 ĝi havis 336 loĝantojn (hungaroj) kaj en 1992 105 (94% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1325. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kis-Küküllő vármegye).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
- Zoltán Gyulai (16-a de decembro 1887 – Budapest, 13-a de julio 1968) fizikisto, universitata profesoro, ano de MTA.
- János Burus (*17-a de marto 1946) instruisto, lingvisto, etnografo.