Piramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piramo en Ohrazenice

Piramo estas ŝtona vojmontrilo de piramida formo, kutime konstruita sur vojkruciĝoj de imperiestraj ŝoseoj. Laŭaspekte ĝi rememorigas obeliskon. La plej alta piramo en Ĉeĥio troviĝas en Ohrazenice ĉe Turnov, ĝi estis konstruita en junio de 1813 kaj ĝi havas longecon 8,44 m. Ankoraŭ pli alta estas dekunumetra Obelisko de Clam-Martinic, pro sia formo iam ankaŭ nomata piramo, kvankam ĉiokaze ne temas pri vojmontrilo ĉe ŝoseo, sed pri memorigilo, konstruita omaĝe de grafo Karel Jan Clam-Martinic.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]