Pjongjanga Universitato de Muziko kaj Danco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pjongjanga Universitato de Muziko kaj Danco


La Pjongjanga Universitato de Muziko kaj Danco estas Nord-Korea arta universitato fondita en julio 1972 en la Taedonggang-guyŏk de Pjongjango. La universitato ricevis plurajn Nord-Koreajn premiojn. Liaj instalaĵoj inkluzivas plenan orkestrejon kaj muzikan salonon kovrantan 5.500 kvadratajn metrojn. 30 procento de la universitataj instruistoj havas akademiajn gradojn kaj titolojn.

La universitata eduksistemo konsistas el 4 aŭ 5jaraj regulaj kursoj kaj el 2 aŭ 3jaraj specialaj kursoj. Estas ankaŭ 2jara infanĝardena kurso, 4jara primara kurso kaj 3jara prepara kurso por junaj muzikistoj kaj artistoj.