Plafona ventumilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Plafona ventolilo)
Ordinara plafona ventumilo.

Plafona ventumilo, aŭ pli ĝuste plafona ventolilo, estas ilo, kiu pendas per la plafono de ĉambro, kaj uzas aksingo-muntitajn turniĝantajn padelojn por movi aeron.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj plafonaj ventumiloj aperis je la 1860-aj jaroj kaj 1870-aj jaroj, en Usono. En tiu tempo, ili ne uzis la elektran motoron. Anstataŭe, akva fluo estis uzata, kun turbino, por propulsi sistemon de zonoj, kiuj turnis la padelojn de 2-padelaj ventumilaj unuojn, kaj do populariĝis en vendejoj, restoracioj, kaj oficejoj. Kelke da ĉi sistemoj ankoraŭ ekzistas nuntempe, kaj povas vidiĝi en areoj de suda Usono, kie ili origine estis utilaj.

Kontraŭ popola kredo, la elektra plafona ventumilo ne estis inventita je 1886 de la patro-kaj-filo teamo de John kaj James Hunter.[1] Reale, ĝi estis inventita je kvar jaroj antaŭ, de Philip Diehl (prononco: Dil). Diehl desegnis la elektran motoron, kiu estis uzata en la unuaj Singer kudrimaŝinoj, kaj je 1882 alfarigis tiun motoron por plafono-muntita ventumilo. «The Diehl Electric Fan» (La Diehl Elektra Ventumilo), kiel ĝi estis konita, funkciis kiel ordinara nuntempa plafona ventumilo; ĉiu ventumilo havis ĝian propran motoran unuon, eliminanta la bezonon por multekostaj kaj ampleksaj zonaj sistemoj.

Diehl estis, preskaŭ tuj, malcedita de feroca konkurado, pro la komerca sukceso de la plafona ventumilo. Tamen, li daŭris bonigi lian inventaĵon. Unu tia bonigaĵo, la «Diehl Electrolier», estis de lumila garnituro por la plafona ventumilo por kompensi por translokitaj lumiloj.

Je la Unua Mondmilito, la plejparto de plafonaj ventumiloj havis kvar padelojn anstataŭ la originajn du. Ĉi ŝanĝo kapabligi la ventumilo movi pli aeron, tiel uzanta ĝian motoron pli efike.

Je la 1920-aj jaroj, plafonaj ventumiloj ege ordinariĝis en Usono, kaj ekis internaciiĝi.[1]

Tamen, dum la Ega Krizo, plafonaj ventumiloj ne estas tre ordinaraj en Usono, laŭ eldiro ĉar «En ĝia impeto por forgesi la paseon, Usono forgesis la plafonan ventumilon».[1] Je la fino de Monda Milito 2, kaj en la 1950j, plafonaj ventumiloj estiĝis preskaŭ neekzistantaj. Tiuj kiuj ankoraŭ ekzistis, estis rigarditaj kiel ioj de nostalgio. Tamen, la plafona ventumilo ankoraŭ estis tre populara en aliaj landoj, note tiuj kun varmaj klimatoj kaj kiuj ne povas pagi por iloj kiel malvarmigiloj.

Je la 1960-aj jaroj, iom da orientaj fabrikfirmoj ekeksportas ties plafonajn ventumiloj al la Usono. Tiuj populariĝis malrapide unue, sed ege sukcesis dum la energia krizo de la 1970j, ĉar plafonaj ventumiloj uzas malpli energion ol malvarmigiloj.

Pro ĉi denova komerca sukceso, multe da Usonaj fabrikfirmoj ekfabrikis (aŭ ege plialtigi praduktado de) plafonajn ventumilojn. La konata Casablanca Fan Company (Casablanca Ventumila Firmo) fondiĝis je 1974. Aliaj popularaj Usonaj fabrikfirmoj je tiu tempo estas la Hunter Fan Co., FASCO (F. A. Smith Co.), Emerson Electric, kaj Lasko; la lastaj du ofte estis reetikeditaj kaj venditaj de Sears-Roebuck.

Dum la lasta de la 1970-aj jaroj, kaj tra la malfruaj 1980j, plafonaj ventumiloj restas ege populara en la Usona merkato. Multe da etaj Usonaj fabrikfirmoj (la plejparto de ili estis mallonga-vida), ekfabrikis kaj ekvendis plafonajn ventumilojn. Tra la 1980j, la balanco de vendoj inter Usona-fabrikitaj kaj importitaj ventumiloj ege ŝanĝiĝis. La alta kosto de Usonaj eroj kaj laboro malpermesantiĝis por multe da konsumantoj (ekzemple, baza Usona plafona ventumilo povis kosti $150 ĝis $250, kaj la kosto de importita ventumilo estis $25 ĝis $80).

Pro la ĉiam-malaltiĝanta kosto de ioj kiel malvarmigiloj, plafona-ventumilaj vendoj denove malaltiĝis, ekde la 1990j. Kun la malaltiĝo de vendoj venas malaltiĝo de esplorado kaj evoluado, kaj ankaŭ de havaĵoj. Unufoje normaj havaĵoj (kiel lignaj padeloj, varia-rapideca stiriloj, alta-kvalitaj statoro-kaj-rotoraj motoroj, kaj patricomultita-ŝtala konstruo) estis ege anstataŭigitaj kun malmultekostaj, standardigitaj eroj.

Kvankam malmulte da firmoj ankoraŭ vendas alta-kvalitajn plafonajn ventumilojn, la plejparto de ventumiloj, kiuj estas venditaj nuntempe, havas: (a) malbone-aerumitan importitan motoron, (b) ero-tabulajn padelojn kun plastan desegnon printitan per komputilo, kaj (c) stiligitan ornaman motoringon kaj ornamaĵojn. Ĉiuj ĉi ventumiloj kostas same por produkti, ĉar la motoroj kaj padelaj materialoj estas standardigitaj kaj larĝe haveblaj.

De 2007, la sola plafona ventumilo kiu ankoraŭ estas fabrikata en Usono estas la «Gillespie»[rompita ligilo] modelo, de Marley Engineered Products de Bennettsville, Suda Carolina, Usono. Casablanca Fan Co. estas posedata de Hunter Fan Co., kaj Hunter sendis fabrikadon transmaren, kaj Lasco kaj FASCO ne plu fabrikas plafonajn ventumilojn.

Aplikoj[redakti | redakti fonton]

Plejparte da plafonajn ventumilojn oni povas uzi laŭ du malsamaj manieroj; tio estas, plejparte da ventumiloj havas aparaton, normale elektan ŝaltilon, por inversigi la direkton laŭ kiu la padeloj turniĝas.

Somere, kiam la turniĝa direkto de la ventumilo estas por ke la aero estus ventata malsupren (normale maldekstrume, kiam oni staras sub la ventumilo kaj rigardas supren), la brizo el la ventumilo plirapidigas la forvaporiĝo de ŝvito sur homa haŭto, kiu ŝajnas kiel malvarmetiga efiko.

Vintre, konstruaĵoj en pli malvarmaj klimatoj norme estas varmigataj. Aero nature disiĝas — pli varma aero altiĝas plafonen dum malpli varma aero malaltiĝas planke. Plafona ventumilo, kun ĝia turniĝa direkto por ke aero estas allogata supren (normale dekstrume), movas malvarman aeron el pli malaltaj niveloj en la ĉambro plafonen. La varma aero, kiu nature altiĝas al la plafono, estas formovata por la envenata malvarma aero; ĝi moviĝas laŭ la plafono kaj malsupren laŭ la muroj, al pli malaltaj niveloj en la ĉambro kie personoj povas senti ĝin. Ĉi tiu permesas kostredukton, ĉar malpli brulaĵo devas esti uzita por varmigi la ĉambron al komforta temperaturo kaj restigi ĝin tie.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 The Fan Book

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Robert SCHARFF; Casablanca Fan Co. [1983]. The Fan Book (Angla). Reston, VA 22090: Reston Publishing Co, Inc., 128. 0-8359-1855-6.