Plataforma Solar de Almería

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plataforma Solar de Almería

La Plataforma Solar de Almería estas centro de esploro poreluzo de la sunenergio. Ĝi estis fondita en komenco de la 1980-aj jaroj kaj situas en dezerto de Tabernas en la hispana provinco Almería. Ĝi etendiĝas sur pli ol 100 hektaroj kaj oni instalis tie pli ol 20.000 m² da spegula surfaco. Oni provis tie diversajn teknikojn, precipe suncentralojn, inter naturaj cirkonstancoj.

La esplora centro ekfunkciis en 1982, tie kunlaboras germanaj kaj hispanaj esploristoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]