Pleseck (kosmodromo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La raketo Ciklon-3 startas en Pleseck (15-an de aŭgusto 1991)

Pleseck (ruse Плесецк) estas nomo de raket-startejo, sude de la urbo Arĥangelsk. La raket-lanĉejo Pleseck estas uzata jam ekde 1966 kaj servas ĉefe por lanĉo de armeaj satelitoj (sputnikoj), sed oni lanĉas ankaŭ civilcelajn sputnikojn en la orbiton. Plimulton de la rusaj satelitoj oni lanĉas el la kosmodromo Pleseck.

La proksime situanta urbeto Pleseck en 2004 havis 10.900 loĝantojn.

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj