Pneŭmata martelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pneŭmata martelo
BH E02 web.jpg
Laboristo kun pneŭmata martelo
Klasifiko konstrua instrumentaro
Uzata por trabatado de truoj en malmola materialo
Rilataj premaera najlopafilo
v  d  r
Information icon.svg
Pneŭmata martelo dum laboro

Pneŭmata martelo estas maŝino, en kiu piŝto estas movita per kunpremita aero kaj tio transigas impulson je la labora parto, al ĉizilo. La premita aero estas produktita per motorpelita kompresoro kaj kiu estas ligita al la martelo tra konekta tubo. La premaera martelo ekzsitas en diversaj formoj, de unumana, malpeza tra peza, dumana konstruaparato al aparato muntita al meĥanika brako de ekskavatoro.

La maŝino martelbatas la ĉizilon per impulso de la premita aero tra piŝto, reguligita per ventilo. La premaera martelo — pro la forta vibrado kaj laŭtega laboro — povas kaŭzi labormalsanon. Tial laboristo devas porti aŭd kaj vidprotektilojn. Danĝeras precipe la splitaĵoj de la beton-martelado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj pneŭmataj marteloj estis uzataj en minado, kie oni jam aplikis premaeron dum la laboro. Oni uzis ĝin ekde 1866 en konstrulaboroj de Hoosac-tunelo.

Per evoluigo de moveblaj kompresoroj, la premaera martelo disvastiĝis eĉ en la konstrulaboro. Plua evolua celo estis malpliigo de la pezo, vinrado, laŭto.

Tipo de la premaera martelo estas la hidraŭla martelo, kie anstataŭ aero, hidraŭla oleo transdonas la laborenergion.

Oni ne miksu la premaeran martelon kun forĝa martelo, kiu estas lokligita similfunkcia maŝino. Laŭ simila principo laboras eĉ la premaera najlopafilo.