Kantono Pocahontas (Iovao)
Ekzistas ankaŭ Pocahontas County en Okcidenta Virginio.
Pocahontas County estas distrikto en la usona ŝtato Iovao. Ĝia administra centro estas la urbo Pocahontas.
En la jaro 2000 la distrikto havis 8.662 enloĝantojn kaj loĝdenson de 6/km².
La distrikto estis nomita laŭ la indiana ĉefidino Pokahontas. Urbo Rolfe estis nomita laŭ ŝia edzo.
Najbaraj konteoj
Kiel multaj konteoj en Iovao konteo Pocahontas havas la formon de ortangulo. Tri el ĝiaj kvar anguloj estas kvar-konteaj punktoj; la sud-orienta angulo limas al nur du aliaj konteoj. Ne konsiderante la tri unupunkte najbarajn konteojn konteo Pocahontas havas jenajn najbarojn:
- Palo Alto County (norde)
- Humboldt County (oriente/eoste)
- Webster County (sud-oriente/sud-eoste)
- Calhoun County (sude)
- Buena Vista County (okcidente/ueste)