Pogo-efiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La pogo-efiko estas efiko de struktura mekaniko. Ĝi estas malstabila laŭlonga oscilado, kiu povas okazi en la niveloj enhavantaj likvajn pelaĵojn de la lanĉanta parto de kosmoveturilo. Ĝi povas krei ŝokojn, kiuj kapablas detrui kaj la lanĉantan parton kaj la lanĉotan parton de la kosmoveturilo.

La pogo-efiko devenas de pulsoj en la motoro, kiuj vibrigas kaj la strukturojn de la veturilo kaj la likvan pelaĵon, kiuj siavice vibrigas la motoron mem. Se la ciklo de tiuj vibradoj ekresonadas, la osciladoj pli kaj pli grandiĝas kaj kapablas detrui la strukturojn. La nomo "pogo-efiko" devenas de ludilo nomata pogo.

La pogo-efiko detruis plurajn raketojn kaj satelitojn, ekzemple:

  • la 3 unuaj ekzempleroj de la franca raketo Emeraude, inter la 15-a de junio kaj la 20-a de oktobro 1964;
  • la scienca germana satelito Wika, la 10-a de marto 1970;
  • la 4-a ekzemplero de la rusa raketo N-1, la 23-an de novembro 1972.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Effet_pogo en la franca Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]