Poliestero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Poliesteroplurestero estas komuna nomo de tiuj organikaj kombinaĵoj, kies grandaj aŭ retaj polimeraj molekuloj interligiĝas (inter la monomeroj) per estera ligo. Oni produktas ĝin el samnombra glikolo kaj dubaza acido.

Ecoj

La poliesteraj fibroj post etendiĝo rapide reakiras la pli fruan formon. Ili apenaŭ sorbas akvon, fandiĝas je 260 °C. Se oni ne traktas la poliesterojn kontraŭ ŝargado, ili – pro la malata akvoenteno – facile ŝargiĝas.

Ili konservas sian koloron, sed la materialo je longtempa lumefiko perdas je forteco. La poliesteroj estas tre rezistaj kontraŭ kemiaj substancoj.

La insektoj, mikrovivaĵoj ne damaĝas ĝin.

Oni povas eĉ teksi poliesterojn propre aŭ kiel miksaĵo kun aliaj materialoj. Tiuj estas laveblaj, purigeblaj per la kutimaj purigaĵoj.

Uzoj

Oni produktas el poliesteroj ŝnuregojn, filtrilojn, ĉenbendojn, kiel aldonaĵojn por produktado de pneŭoj. En ĥirurgio, oni fiksas, fortigas damaĝitajn histojn per poliestero.

Oni produktas per dubazaj acidoj kiel malein- aŭ fumaracido fluidan, ĉensimilan poliesteron, kiun oni povas uzi por impregnado de vitrohisto kaj similaj materialoj. La tiel estiĝanta produkto transformiĝas al longdaŭra, rezinsimila poliestero je efiko de varmotraktado aŭ retigo. Oni pretigas el tiuj kompozitoj eĉ boatojn aŭ korektas la karoseriojn de aŭtomobiloj.

La alkidaj rezinoj en la kolorigaĵoj, lakoj estas tiaj retaj poliesteroj, kies ĉefa komponento estas la glicerino kaj ftalacido.

Oni produktas el la longĉena etilen-glikola kaj tereftalacida poliestero dakronan, fortrelan kaj terilenaj sintezaj fibroj.

Vidu ankaŭ