Pong

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pong estas adapto de tabloteniso por komputiloj. Ĝi estis la unua populara elektronika ludo. Pong estis vendata la unuan fojon de Atari en 1972, sed aliaj similaj videoludoj estis kreitaj antaŭe.


Ludmaniero

Oni ludas Pong-on kiel tablotenison. Kvadrateto estas la pilko, kiu moviĝas tra la ekrano de unu flanko al la alia. Kiam la pilko pasas preter iu rakedo kaj tuŝas iun flankon de la ekrano, la alia ludisto ricevas unu poenton. Kiam la pilko tuŝas la supran aŭ malsupran parton de la ekrano, kaj kiam ĝi tuŝas rakedon, ĝi ŝanĝas sian direkton. La ludistoj devas movi sian rakedon vertikale por eviti la preterpason de la pilko.

Oni povas ludi Pong-on sole kontraŭ la komputilo; aŭ duope, ĉiu ludanto kun sia rakedo.

Historio

La unua tablotenisa elektronika ludo (sed ne la unua elektronika ludo) estis farita de William A. Higinbotham en Brookhaven National Laboratory de Usono en 1958. La nomo de tiu ludo estis Tennis for Two (teniso por du). Oni ludis Tennis for Two per oscilografo.

En 1966, Ralph Baer, kiam li laboris por Sanders Associates, kreis projekton por ludi simplajn ludojn per televidiloj. Li patentis siajn ideojn, kaj kreis ludon, kiu similis al Pong. En 1970, Ralph Baer demonstris sian videoludosistemon al Magnavox. Tiam Magnavox kaj Sanders Associates kuniĝis por krei Odyssey 1TL200.

En 1972, la sistemo Magnavox Odyssey estis demonstrata en Burlingame, California, Usono, kie Nolan Bushnell unue ludis la tablotenisan ludon de Odyssey. Nelonge poste, Nolan Bushnell kun sia amiko Ted Dabney kreis la entreprenon Atari. Li dungis Allan Alcorn por krei Pong-on, la unuan videoludon kun la nomo de la entrepreno Atari. La unuaj Pong-maŝinoj funkciis per monero. Oni lanĉis hejmajn versiojn de Pong en 1975.

Versioj

Malgraŭ la sukceso de Atari, ĝi konstruis nur kelkajn el la multaj Pong-maŝinoj. Multaj kopiis Pong-on, kaj faris malsamajn versiojn, inkluzive versiojn por kvar ludantoj. Atari provis konfuzi la kopiistojn per mismarko de la cirkvitoj de la maŝinoj.

Nuntempe, troveblas multaj videoludoj similaj al Pong, kiel senpagaj interretaj ludoj, kiel sekretaj ludetoj ene de pli modernaj programoj, kaj aliaj versioj.

Eksteraj ligiloj

Historio

Pong-ludoj en la interreto