Ponto Arrábida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto Arrábida
deck arch bridge • concrete arch bridge • vojponto • kultura heredo [+]
Koordinatoj41° 8′ 51″ N, 8° 38′ 25″ U (mapo)41.147466666667-8.6403388888889Koordinatoj: 41° 8′ 51″ N, 8° 38′ 25″ U (mapo)

Ponto Arrábida (Porto)
Ponto Arrábida (Porto)
DEC
Ponto Arrábida
Ponto Arrábida
Map
Ponto Arrábida
Vikimedia Komunejo:  Ponte da Arrábida [+]
vdr

La Ponto Arrábida (en portugala: Ponte da Arrábida) estas ponto super la rivero Douro, en norda Portugalio, kiu kunigas la urbon Porto —ĉe la zono Arrábida— kun Vila Nova de Gaia. Ĝi estas unu de la ses pontoj ekzistantaj en la urbo Porto. Ekde la 1930-aj jaroj necesis krei alternativojn al la malnovaj pontoj Maria Pia kaj Don Luis por servi la kreskintan fluon de cirkulado de aŭtoj en tiu zono.

Vidaĵo de la ponto super la rivero Douro.

En la tempo de ĝia konstruado en 1963, ĝi estis la plej granda arkoponto el ŝtalbetono de la mondo. La totala longo de ĝia platformo estas 614,6 m kaj ĝia larĝo estas de 26,5 m. La aperturo estas de 270 m kun 52 m de akso.[1]

La inĝeniero responsa pri la desegno kaj konstruado estis Edgar Cardoso Antonio Mesquita kun kiu kunlaboris la arkitekto Ignacio Fernandes Peres kaj la inĝeniero José Francisco de Azevedo e Silva. La 23an de majo 2013 ĝi estis deklarita nacia monumento.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Arrábida Highway Bridge" en The New Encyclopædia Britannica. Chicago: Encyclopædia Britannica, Inc., 15a eld., 1992, Vol. 1, p. 585.
  2. «Governo classifica seis novos monumentos nacionais». Arkivita el originalo la 13an de majo 2015. Konsultita la 24an de marto 2014.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Puente de la Arrábida en la hispana Vikipedio.