Ponto Bailey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sekcio de prototipo de ponto Bailey ĉe Muzeo Memorial Pegasus en Ranville, Calvados, Francio.

Ponto Bailey estas tipo de portebla, antaŭfabrikita, ĵaluzia ponto. Ĝi estis disvolvigita de britoj dum la Dua Mondmilito por milita uzado kaj vidis etendan uzadon fare kaj de britaj kaj de usonaj militinĝenieraj unuoj.

La Ponto Bailey havis avantaĝojn ne postuli specialajn ilojn aŭ pezajn ekipaĵojn por esti muntitaj. Lignaj kaj ŝtalaj pontelementoj estis sufiĉe malgrandaj kaj malpezaj por esti portitaj en kamionoj kaj liveritaj mane, sen neceso de uzado de gruo. La pontoj estis sufiĉe fortaj por porti tankojn. Pontoj Bailey pluestas etende uzataj en civilinĝenieraj konstruprojektoj kaj por havigi provizorajn trapasojn por piedira kaj vehikla trafiko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]