Pontono
El Vikipedio
Pontono estas flosrimedo por subteni sur akvo konstruaĵojn.
Pontono estas nememmova flosrimedo kaj povas esti uzata kiel flosa bazo por diversaj flosaj konstruaĵoj en mara aŭ rivera industrio, ekz. flosargano, flosrestoracio, floshotelo ktp. Pontono povas servi kiel apogilo de ponto, kajo.
En la 17-19-aj jarcentoj pontono estis konsiderata nur kiel floskonstruaĵo por formi transirejojn.
Tipa varianto de plej simpla pontono estas du kunligitaj malplenaj hermetikaj bareloj.